Japanaj esperantistoj, kiuj laboris por tiama proleta kultura movado, eldonis 6-voluman kursolibron de Esperanto en 1930 – 1931.

Titolo: Proleta Kurso de Esperanto (プロレタリアエスペラント講座)

Eldonejo: Tettoo-Ŝoin (鉄塔書院), Tokio.

Kompilinto: Esperanto-fako de Instituto por Proleta Scienco (プロレタリア科学研究所エスペラント研究会)

Formato: 127 x 188 mm (四六判)

Eldondato kaj paĝoj:

  • Volumo 1: 1930-09-25, 165 p.
  • Volumo 2: 1930-11-25, 226 p.
  • Volumo 3: 1930-12-25, 222 p.
  • Volumo 4: 1931-03-25, 213 p.
  • Volumo 5: 1931-06-25 (malpermesita), 238 p.
  • Volumo 6: 1931-10-05, 230 p.

Rilate al ĉi tiu Kurso troviĝas la artikolo “Proleta Esperanta Kurso kaj JANASE Masamu -2- (KUMAKI Hideo)” en Verda Kolombo (No. 136, marto-aprilo 1996).

Kovrilo de la 1a volumo

Kovrilo de la 1a volumo de la faksimila eldono en 1968. (alklaku por pligrandigi)

Advertisements